Kolektado (1978-1981)

«Kvaronjara fakrevuo por ĉiuj kiuj kolektas Esperanto-presaĵojn.»

Tiu ĉi trimonata bibliografia bulteno humile eldonita (tajpita kaj multobligita) estis tamen la ĝermo de la Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. Ĝin redaktis Ramon Molera Pedrals kun la kunlaborado de Luis Hernández Yzal. Entute aperis 9 numeroj 4-8 paĝaj ĝis 1981. La numero 0 eldoniĝis en 1978 kaj en postaj kajeroj aperis katalogforme la A-literaj Esperanto-periodaĵoj.

Post la forpaso de Ramon Molera en 1983, Hernández Yzal fondis grupon Rondo Takács (homaĝe al pioniro de la bibliografia laboro pri Esperanto). En ĝi partoprenis ankaŭ Ana María Molera kaj la hungaro Árpád Máthé. Ilia laboro fruktodonis per gazeto Periodaĵoj kaj poste en la verkoj Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj (1992) kaj Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (2010)

Eldoni ĝeneralan katalogon estis celo jam klara en tiu ĉi numero 0 de Kolektado:

Mi volas profiti la okazon por noti kaj ekparoli pri ebla eldonigado de ĝenerala katalogo kun ĉiuj aperintaj Esperanto-libroj kaj gazetoj. La centjara datreveno de Esperanto estus taŭga dato por aperigi ĝin. Ni havas ankoraŭ naŭ jarojn por prepari la verkon, sed kredeble ni bezonos ilin car la tempo forflugas ege rapide.
Ek al laboro!

Iamaniere do, ĉio komencis per tajpita 8-paĝa periodaĵo.

Elŝutu, n-ro 0 (novembro 1978), p-oj: 8

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018