Voĉo de kuracistoj (1909-1911)

En la jaro 1908, esperantista doktoro Szczepan Mikołajski estis redaktoro de duonmonata gazeto Głos Lekarzy (t.e. Voĉo de Kuracistoj) en Lwów, tiam urbo de Aŭstrio-Galicio. En marto tiujare, tre modeste kaj kiel senpaga aldono al Głos Lekarzy, aperis la unua numero de Vocho de Kuracistoj, ĉeferedaktita de Mikołajski mem. La gazeto estis presita sen superskribitaj signoj.

De januaro 1909 (dua jarkolekto) Voĉo de kuracistoj aperis kiel aparta gazeto, tute sendependa el Głos Lekarzy kaj jam kun ĉapelitaj literoj. En novembro 1909 la gazeto trapasis la limon de 1.000 abonantoj, impona nombro por faka revuo.

Voĉo de kuracistoj estis oficiala organo de TEKA (Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio) ĝis novembro 1910. De januaro 1911, post la Unua Kongreso de TEKA en Augsburg, fondiĝis nova gazeto Internacia Medicino kaj ĝi iĝis la nova oficiala organo de la esperantistaj kuracistoj. Tiu nova gazeto, redaktita de Adolf Thalwitzer, tuj fiaskis.

Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto enhavas jenan ŝlipon pri Voĉo de kuracistoj.

13957. Voĉo de kuracistoj. Monata organo por la internacia korespondado de kuracistoj en la aferoj profesiaj, etikaj kaj social-medicinaj. Aperas la 1-an de ĉiu monato. Oficiala organo de TEKA [Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio] ĝis la fino de 1910. Lemberg/Lwów, Lviv (AT/PL/UA), jan. 1909- nov.-dec. 1912*, 12 p. 28x19. 36 n-roj. Red. d-ro Stefan Mikolajski. IEMW 700.155-C.Esp. [8113]. Antaŭe: Vocho de Kuracistoj. Fontoj: Oficiala Gazeto Esperantista, 1910 Apr. 25. p. 2 (kovrilpaĝo); La Revuo 1910 Junio, p. 121; Internacia Medicina Revuo,* 1930/2, p. 33.


1909

n-ro 1, januaro 1909, p-oj: 16

n-ro 2, februaro 1909, p-oj: 20

n-ro 3, marto 1909, p-oj: 20

n-ro 4, aprilo 1909, p-oj: 24

n-ro 5, majo 1909, p-oj: 20

n-ro 6, junio 1909, p-oj: 20

n-ro 7, julio 1909, p-oj: 16

n-ro 8, aŭgusto 1909, p-oj: 16

n-ro 9, septembro 1909, p-oj: 24

n-ro 10, oktobro 1909, p-oj: 20

n-ro 11, novembro 1909, p-oj: 16

n-ro 12, decembro 1909, p-oj: 12

1910

n-ro 1, januaro 1910, p-oj: 16

n-ro 2, februaro 1910, p-oj: 16

n-ro 3, marto 1910, p-oj: 16

n-ro 4, aprilo 1910, p-oj: 16

n-ro 5, majo 1910, p-oj: 16

n-ro 6, junio 1910, p-oj: 16

n-ro 7, julio 1910, p-oj: 16

n-ro 8, aŭgusto 1910, p-oj: 16

n-ro 9, septembro 1910, p-oj: 16

n-ro 10, oktobro 1910, p-oj: 16

n-ro 11, novembro 1910, p-oj: 16

1911

n-ro 1, januaro 1911, p-oj: 20

n-ro 2, februaro 1911, p-oj: 16

n-ro 3, marto 1911, p-oj: 16

n-ro 4, aprilo 1911, p-oj: 16

n-ro 5, majo 1911, p-oj: 16

n-ro 6, junio 1911, p-oj: 16

n-ro 7, julio 1911, p-oj: 16

n-ro 8, aŭgusto 1911, p-oj: 16


Jarkolektoj

Jarkolekto 1909, p-oj: 227

Jarkolekto 1910, p-oj: 176

Jarkolekto 1911, p-oj: 132


Felietonoj

D-ro Benedikt Dybowski: «Popola kuracado de sifiliso en Kamĉatka», aldono al n-ro 3 (marto 1909), p-oj: 4

D-ro Jan Stella-Sawicki: «Je noktomezo»; Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (I), aldono al n-ro 5 (majo 1909), p-oj: 4

Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (II), D-ro Jan Stella-Sawicki: «Sekreto kuracista», aldono al n-ro 7 (julio 1909), p-oj: 4

Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (III), D-ro Jan Stella-Sawicki: «La paradizo de Mahometo», aldono al n-ro 8 (aŭgusto 1909), p-oj: 4

Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (IV), D-ro Jan Stella-Sawicki: «En tria semajno post la edziniĝo», aldono al n-ro 8 (aŭgusto 1909), p-oj: 4, D-ro Fels: «Aforismoj kuracistaj», aldono al n-ro 12 (decembro 1909), p-oj: 4

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018